include_once("common_lab_header.php");
Excerpt for Diskurso Pri Propravola Servuteco by , available in its entirety at Smashwords

Jacob Hasbún Alcalá


DISKURSO PRI PROPRAVOLA SERVUTECO


Estieno de la Boesio


Amazon Smashword 2018

Jenan verkon pretigis kaj publikigis en Usono iLibri, Fuorto Lauderdale, Florida. Ĉiu ero de ĉi libro konsistigas intelektan proprieton, kaj estas protektita de aŭtorrajtoj. Neniu parto de ĉi publikigo estas reproduktebla aŭ transsendebla iel ajn, elektronik- aŭ mekanik-manière, inkluzive de fotokopioj, gravuroj, surbendigoj, registraĵoj aŭ aliaj tiaspecaj metodoj ekzistantaj aŭ ekzistotaj, sen la skriba permeso de iLibri (publikigisto), krom se temas pri recenzisto volanta citi mallongajn partaĵojn en rilato al recenzo inkluzivigota en magazino, gazeto aŭ elsendo.

Jacob Hasbun Alcala, Artisto ... traduccion

website : www.jacobhasbun.be

Aélys Hasbun desegnistino, artistino carátula

Ilustradora / Grafista 

website : www.aelys.be

Cifereca publikigo, iLibri, Novembro, 2017

website: www.facebook.com/groups/370491712978428/

Indekso

ANTAŬPAROLO

Koncerne la tradukinton

Ĉapitro Unua

Ĉapitro Dua

Ĉapitro Tria

Ĉapitro Kvara

Ĉapitro Kvina

Ĉapitro Sesa

Ĉapitro Sepa

Ĉapitro Oka

Ĉapitro Naŭa

Ĉapitro Deka

ANTAŬPAROLO

Por komenci, oni povas koncize karakterizi la Diskurson pri propravola servuteco kiel respublikisman tekston malaprobantan ĉian tiranion ; tuj poste, tamen, bezonas precizigi, ke la alta aparteco de tiu teksto konsistas en tio, ke ĝia malaprobo de tiranio forĵetas la tradician distingon inter reĝo kaj tirano, ĉar, por ĝi, la monarkio degeneras fatale al tiranio : la reĝo estas iel jam tirano. Fakte, la alta celo de tiu famega kritika teksto konsistas, plej precize dirite, en atako al regado de individuo sola, el kio ĉiaspecaj minacoj kaj efektivaj mizeroj sekvas por ajna socio tiel regata. Tio estas tiel vera, ke pasintece oni ofte aldonis al tiu libro la akcesoran titolon Kontraŭ-unu ; akcesora titolo, kiu, por multaj generacioj de legantoj, aperis kiel la precipa titolo de la libro. Sendube, frapa historia evento urĝe estigis la radikalan kaj noble patosan pensadon de ĉi fama Diskurso : estas preskaŭ tutcerte, ke ĝi aperis unuaeldone en la morgaŭo de la terura Bartolomea nokto. Sed ankoraŭ oni povas prave konsideri la Diskurson kiel respondon de la aŭtoro al La Princo de Makiavelo.

Temas, do, pri rezolute kaj radikale respublikanisma verko. Tial, ne estas malfacile kompreni kial ĝi travivis la jarcentojn odoranta sulfuron kaj kvazaŭ envolvata en ĉiajn nebulajn supozojn kaj misteraĵojn, kiajn pli famaj ol reale legataj verkoj ĝenerale naskas koncerne sin mem. Ne la plej eta el tiaj nebulecaĵoj estas la identeco mem de ties aŭtoro. Spite la tradician kaj supozate nekontesteblan atribuon de la Diskurso al Estieno de la Boesio, la fama karega amiko de Montanjo, multaj kaj tre kredigaj indicoj validigas la hipotezon laŭ kiu ne Estieno de la Boesio sed Montanjo mem verkis la Diskurson. Se Montanjo persiste atribuis la aŭtorecon de la verko al sia jam de longe mortinta amiko, li ne malpli persiste ŝarĝis per strangaĵoj tiun aŭtorecon, kaj fakte je tia grado, ke estas ja pli facile, laŭ sana logiko, rigardi lin kiel veran aŭtoron ol plu subteni la tradician aŭtorecon de la Boesio. Inter tiuj ĉiaspecaj strangaĵoj, ni rememoru, por ekzemplo, la aĝon je kiu la Boesio supozate verkis la Diskurson : li estus tiumomente apenaŭ deksesjara, se kredi Montanjo. Tiu ĉi uzis erarigojn kaj ruzaĵojn koncerne la aŭtoran respondecon pri la Diskurso el tio ke, interalie, la homoj riskadis tiutempe (ĉirkaŭ la jaro 1570) esti bruligitaj pro multe malpli ol kiom ĉi eseo entenas. Fakte, laŭ Daniel Martin 1, La Diskurson Montanjo antaŭkalkulis kiel eseon 29an, ĝuste meze de la 57 eseoj konsistigantaj la unuan libron de siaj Eseoj ; sed rezigninte ĝin tiuloke, sendube por eviti elmeti sin mem al la kruelaj perfortaĵoj de sia epoko, li tamen tute ne absolute rezignis ĝin ; male, li strebis diskonigi ĝin, sed kvazaŭ maskatan kaj enŝovatan en ruze oportunajn rakontojn pri la cirkonstancoj de ĝiaj verkado kaj aŭtoreco. Kio ajn povas veri pri tio, la Diskurso ne estus mistoninta ĉe siaj Eseoj, kie ties fervore humanismaj kaj respublikanismaj argumentoj estus trovintaj mil konformecojn de gusto kaj opinio kaj doktrinan kongruecon.

Eĥojn de la precipaj argumentoj de la Diskurso oni renkontas aŭ malkovras tra la jarcentoj ; ili pli malpli konscie agnoskas la gravan influon de tiu verko sur sin. La jena porekzempla citaĵo, eltirita de romano de la mistera verkisto de la 20-a jarcento B. Traven 2, aperas al ni, kvazaŭ ĝi ilustras ajnan partaĵon de la Diskurso : « Sed la homo ? La sinjoro de la kreitaĵaro ? Li ŝatas esti sklavo ; li fieras pri tio, ke li ludas kiel soldato kaj spertas la fajron ; li adoras la vipon kaj la torturon. Kial ? Tial ke li kapablas cerbumi kaj, do, esperi. Tial ke li esperas, ke sia afero pliboniĝos. Tie kuŝas por li lia malbeno, neniam lia fortuno. Kaj estes necese kompati la sklavojn ? La soldatojn kaj la militkriplitojn ? Ne ! Unue, estas la sklavoj, poste aperas diktatoro. »

Rilate la tradukon, ne estas senutile mencii, ke temas pri libro verkita en la malnova franca, franca de antaŭ la gravaj Versajlaj lingvoriformoj, kiuj profunde modifis ne nur ĝian aspekton sed ankoraŭ parton de ĝia sintakso. Tiu verko, skribita en tia malnova franca lingvo, liveras al la hodiaŭa leganto barokajn impresojn per siaj tre karakterizaj esprimmanieroj – iufoje iomete proksimaj al tiuj de la latina, kiu estis la patrina lingvo de Montanjo ; ĝi ankaŭ gustumigas al ni la liberecon de lingvo ankoraŭ sen definitiva struktura aŭ formala identeco, kelkfoje eĉ iel petolema kaj surprizplena, kaj ĉiam alte personecigata. Mi tradukis tiun gravan verkon kun tiom da konstanta fideleco al ĝia ĵus menciita aparta lingva gusto, kiom kompreneble al ĝia enteno; tial, kontraste kun ia, pli kuranta, alesperantiga stilo, jena versio ne mankos surprizi, espereble favore al pli fajna kaj subtila legado, per kelke da stilaj nekutimaĵoj – la samaj, kiujn iugrade povas hodiaŭ sperti iu ajn francdevena leganto.

Jacob Hasbún Alcalá,

Tradukinto. Bruselo (Belgujo), sept. 2011.


Koncerne la tradukinton

Jakob Hasbun Alkala naskiĝis en Barranquilla (Kolombio) en 1955, el patro palestinano kaj patrino kolombiana. Li loĝas en Belgujo de 1979. Eksa advokato kaj nune skulptisto kaj legomĝardenisto. Jacob regule ekspozicias siajn verkojn de 1997, en Belgujo, Svislando, Kolombio, ktp. Li aniĝis al Esperantujo en 2001. Dum kelke da jaroj, li estis regula tradukanto ĉe la esperanta retejo de la franca gazeto Le Monde Diplomatique.


DISKURSO PRI PROPRAVOLA SERVUTECO

Estieno de la Boesio

Ĉapitro Unua

« Havi plurajn senjorojn, en tio mi nenian bonon vidas ;

ke unikulo estu mastro, kaj ke unikulo estu reĝo 3»

TIUN VORTON ELDIRAS ULISO, laŭ Homero. Se li estus dirinta ne pli ol

« Havi plurajn senjorojn, en tio mi nenian bonon vidas »,

li estus tiel bone dirinta, ke tio estus sufiĉinta ; sed kiam necesus diri, se bone rezoni, ke pluropa superregado ne povas esti bona, ĉar jam la potenco de unikulo, tuj kiam ĝi alprenas tiun titolon de mastro, estas malmilda kaj malprudenta, tute fuŝe li konkludas,

« ke unikulo estu mastro, kaj ke unikulo estu reĝo ».

Estas eble necese senkulpigi Ulison, kiu verŝajne bezonis tiam uzi dirojn tiajn por kvietigi la ribelon de la armeo, konformigante sian parolmanieron, laŭ mi, pli al cirkonstancoj ol al la vero. Sed, se prudente paroli, estas ekstrema malfeliĉo troviĝi regata de mastro, pri kiu oni neniam povas certiĝi, ĉu li estas saĝa ; ĉar eblas ĉiam, ke li laŭvole maliciĝu; nu, ĉe eventualo de pluraj mastroj sidas tiom da ebloj esti ekstreme malfeliĉe, kiom da mastroj.

Spite ke mi ne volas pritrakti nun la tiel diskutatan demandon, ĉu la aliaj reĝimoj estas pli bonaj ol la monarkio, mi ja ŝatus scii, antaŭ ol diskuti pri kia rango inter la respublikoj 4 devas havi la monarkio, ĉu ĝi indas havi ajnan ; ĉar estas malfacile kredi, ke kuŝu io publika en tia reĝimo, kie ĉio apartenas al iu. Sed tiu demando rezervindas por alia okazo kaj postulas esti malkune pritraktata pro tio, ke ĝi kuntrenus kun si ĉiajn politikajn polemikojn. Ĉi-okaze, mi volas nenion, krom kompreni, kial eble tiom da homoj, tiom da vilaĝegoj, tiom da urboj, tiom da nacioj kelkfoje eltenas tiranon solsolan, kies potenco li nur de ili ricevas ; kies povo ilin malutili respondas al ilia volo lin elteni ; kiu al ili nenian damaĝon kaŭzus, krom tio, ke ili preferas lin elteni ol kontraŭstari. Stranga situacio, certe ! Tiel komuna, tamen, ke pri ĝi pli konvenas afliktiĝi ol miregi, vidante milionon da homoj mizere kaj koljugite servantaj, kiujn ne premdevigas pli granda forto ol la ilia, kaj kiuj ŝajnas iel ravitaj kaj ĉarmitaj el la nura nomo de homo, kies potencon ili ne devas timi, ĉar li solas, nek ties kvalitojn ŝati, ĉar li kondutas malhumane kaj sovaĝe kontraŭ ili. Nia homa malforteco estas tia, ke ofte necesas, ke ni obeu la forton, ke ni prokrastu ; ni ne povas ĉiam esti la plej fortaj. Do, se nacio estas devigata per milita forto servi unuopulon, kiel la urbo de Ateno la tridekopulan tiranecon 5, ne decas, ke ni miru pri tio, ke ĝi servutas, sed ke ni plendu pri tia malfeliĉaĵo : aŭ pli ĝuste, ni nek miru nek plendu, sed elportu la domaĝon pacience kaj rezervu sin mem por pli fortuna estonteco.


Purchase this book or download sample versions for your ebook reader.
(Pages 1-5 show above.)